Freefall 0081 - 0090 (H)
Freefall 0081

Lukoj, minoj kaj aliaj distro

0081.jpg
Mi vidas ke lupoj kontraste al katoj ne surteriĝas sur iliajn piedojn.
Mi jes surteriĝis sur miajn piedojn. Mi ĵus staris ne tre longe.
Freefall 0082

Lukoj, minoj kaj aliaj distro

0082.jpg
Kie rompiĝis cia vesto?
Mi diros nur ke mi havas kialon por sidi.
Ci supoze ne povas ripari ĝin kun fermitaj okuloj, ĉu?
Umm… Ne.
Mi certe ne devis surhavi mian kalsonon kun “pluŝaj ursoj en kosmo” hodiaŭ.
Freefall 0083

Lukoj, minoj kaj aliaj distro

0083.jpg
Cia helmo ne estas cia vera vizago, ĉu ne?
Enmigrada oficejo insistas ke mi ne montru mian veran vizaĝon.
Ŝajnas ke aspekto de mia raso startigas iun nutrigan reflekson en homoj. Kiam ili nur rigardas al mi, ili tuj komencas elvomi ilian lastan manĝon por mi.
Mi komprenas kial tio estas problemo.
Mi volas diri, kiel oni afable rifuzu ion tian?
Freefall 0084

Lukoj, minoj kaj aliaj distro

0084.jpg
Mia «vizaĝo» fakte estas aŭdioanimatrona aparato kontrolita per miaj ĉarmaj vizaĝ-tentakloj.
Krome, ĉar plejparto de personoj kun kiuj mi kontaktas estas homoj, eblo montri homajn emociojn estas utila.
Sed ĉu tiom simpligita vizaĝo ne kaŭzas homojn subtaksi cin?
Ej, ĝis nun neniu sukcesis subtaksi min!
Freefall 0085

Lukoj, minoj kaj aliaj distro

0085.jpg
Heliks, ĉu vi havas ŝnuron?
Jen ĝi!
Bone. Ligu unu ekstremaĵon de la ŝnuro al tubo kaj ĵetu la ŝnuron ĉi tien al ni.
Pli precize. Kiam oni komunikiĝas kun roboto, oni devas paroli pli precize…
Freefall 0086

Lukoj, minoj kaj aliaj distro

0086.jpg
La ŝnuro estas sekura. Iru ni.
Ne, atendu.
Mi ne povas kredi ke mi falis en ŝakton sen kialo. Devas esti io por kio la fato gvidis min ĉi tien!
Aha! Ĉu ci vidas? Mi trovis 5 centojn!
Mia kredo je destino estas restarigita.

Nickel - Amerika la 5-cenda monero.

Freefall 0087

Lukoj, minoj kaj aliaj distro

0087.jpg
Uf… Mi estas tiel feliĉa finfine elgrimpi el tiu ĉi truo.
Kaj mi estas feliĉa ke ci estas sekura.
BRAKUMIĜU NI KUNE! BRA­KU­MI­ĜU NI KUNE!
[!1.3]HELIKS!
NE! HALT'!
Freefall 0088

Lukoj, minoj kaj aliaj distro

0088.jpg
[!1.3]AAAA! MI FALIGIS NIN ĈIUJN REEN EN LA ŜAKTON! TIE ĈI NI ĈIUJ MORTOS!
Heliks, ci ne mortos. Ci ja estas roboto.
Anstataŭe ci restos por jarcentoj en tiu ĉi ŝakto observante kiel niaj korpoj malrapide putriĝas kaj diserigas.
Ĉu vere? [!1.3]MOJOSE!
Ci havas originalan manieron trankviligi aliajn personojn, ĉu ci scias?
Freefall 0089

Lukoj, minoj kaj aliaj distro

0089.jpg
Unu el ni devas elgrimpi supren. Mi povas vidi 3 manierojn per kiuj tio eblas.
[=1.4][!1.2]AAA!!
GRANDA HAROZA ARANEEGO!
Bone, 4 manierojn.
Ĉu ĝi foriris?
Freefall 0090

Lukoj, minoj kaj aliaj distro

0090.jpg
Atendu. Ni devas reveni. Mi perdis miajn 10 centojn.
Ne tio ree.
Florens, tio ĉi estas afero de honoro. Oni ne lasu monon en danĝero!
Ĝusta frazo estas “Oni ne lasu ho­mojn en danĝero”
[=1.6][!1.5]THOMAS JEFFERSON ESTAS SUR TIU MONERO!
Ĉi tiu retejo uzas kuketojn. Uzante la retejon, vi konsentas kun konservado de kuketoj sur via komputilo. Vi ankaŭ agnoskas, ke vi legis kaj komprenas nian Privatecan Politikon. Se vi ne konsentas, lasu la retejon.Pli da informoj pri kuketoj