EO / Freefall 0081 - 0090 (D)
Freefall 0083

Cia helmo ne estas cia vera vizago, ĉu ne?
Enmigrada oficejo insistas ke mi ne montru mian veran vizaĝon.
Ŝajnas ke aspekto de mia raso startigas iun nutrigan reflekson en homoj. Kiam ili nur rigardas al mi, ili tuj komencas elvomi ilian lastan manĝon por mi.
Mi komprenas kial tio estas problemo.
Mi volas diri, kiel oni afable rifuzu ion tian?
Freefall 0084

Mia «vizaĝo» fakte estas aŭdioanimatrona aparato kontrolita per miaj ĉarmaj vizaĝ-tentakloj.
Krome, ĉar plejparto de personoj kun kiuj mi kontaktas estas homoj, eblo montri homajn emociojn estas utila.
Sed ĉu tiom simpligita vizaĝo ne kaŭzas homojn subtaksi cin?
Ej, ĝis nun neniu sukcesis subtaksi min!
Freefall 0088

AAAA! MI FALIGIS NIN ĈIUJN REEN EN LA ŜAKTON! TIE ĈI NI ĈIUJ MORTOS!
Heliks, ci ne mortos. Ci ja estas roboto.
Anstataŭe ci restos por jarcentoj en tiu ĉi ŝakto observante kiel niaj korpoj malrapide putriĝas kaj diserigas.
Ĉu vere? MOJOSE!
Ci havas originalan manieron trankviligi aliajn personojn, ĉu ci scias?