EO / Freefall 0031 - 0040 (H) Bendo Komencu h0002 h0004 4203 Freefall 0031 Ĉiuj vojoj kondukas al la rubejo! Ŝajnas ke Papo ankoraŭ dormas. Nun estu silenta kaj rigardu kien ci paŝas. Post lasta fojo kiam ni “pruntoprenis” lian aŭton, li minacis instali kontrapersonajn minojn. Aŭtovendejo Rivit Ooo. Vere. Se ni pasos sur unu el ili, papo certe vekiĝos. Freefall 0032 Ĉu mi povas ŝofori? Ne. Ne post kio okazis la lastan fojon. Mi estos pli zorgema, vere. Heliks, ci detruis ses urbajn blokojn! Ci faris same. Ne, tio estis tute malsame! Mi ŝaltis turnan signalon! Freefall 0033 Ĉu ni finis? Ne. Papo zorgos se li vekos kaj trovos ke lia aŭto malaperis. Ej, Papo! Ni prenis cian aŭton! Jen bona ago! Oni devas pensi pri sentoj de aliaj, Heliks. Freefall 0034 Matenon, Florens. Ni akiris aŭton kaj mi alportis kafon por ci. Matenon, Heliks. dankon. Mi pensas ke varmega kafo vekigus min ankaŭ se mi devus trinki ĝin per mia lango. Freefall 0035 Oooo. Kio ĝi estas? Ĉensegilo. Atentu, ĝi estas akrega. Tio estas tro amuze! Mi devas provi ĝin je io. Timu ĝojan ulon kun ĉensegilo. Ej Heliks. Venu ĉi tie por unu minuto! Freefall 0036 Antaŭ veturo… Ĉu ĉiu faris kion ĝi volis? Ooo. Vere. Dankon por memorigo. Sem, ĉu mi devas scii kial roboto bezonas uzi necesejon? Ĥm, ne… Mi pensas ke ne. Freefall 0037 Mocarto? Ŝopeno? Tiu muziko ne estas vojaĝa! Wolftones? Headbreak? The gories? Fi. Ne! Formetu ciajn diskojn, Florens. Ni havas REALAN muzikon. 99 BOTELOJ DE BIERO SUR MURO, 99 BOTELOJ DE BIER'! 99 BOTELOJ DE BIERO SUR MURO, 99 BOTELOJ DE BIER'! Tio ĉi estos longa vojaĝo. Freefall 0038 Ej, Florens! ALPORTU! Nun mi vidas ke mi eble devis provi tion kiam aŭto ne moviĝis… Freefall 0039 Pardonu min, Florens. Kiel ci estas? Ĉu ci lezis ion? Ĉio estas en ordo, Sem. Ŝi ne doloriĝis. Freefall 0040 Mi muntis Heliks dum ci puriĝis. Tio estis tre facila. Tio ne estas hazardo. Ĉiuj partoj de Heliks estas ŝlosilaj. Preskaŭ ne eblas munti lin malĝuste. Florens! rigardu! Mi lernis iri per miaj manoj. Ĉefa vorto estis “preskaŭ”… Bendo Komencu h0002 h0004 4203 Ĉi tiu retejo uzas kuketojn. Uzante la retejon, vi konsentas kun konservado de kuketoj sur via komputilo. Vi ankaŭ agnoskas, ke vi legis kaj komprenas nian Privatecan Politikon. Se vi ne konsentas, lasu la retejon.OKPli da informoj pri kuketoj