Freefall d0003

Freefall 0031

Ĉiuj vojoj kondukas al la rubejo!

Ŝajnas ke Papo ankoraŭ dormas. Nun estu silenta kaj rigardu kien ci paŝas.

Post lasta fojo kiam ni “pruntoprenis” lian aŭton, li minacis instali kontrapersonajn minojn.

Aŭtovendejo

Rivit

Ooo. Vere. Se ni pasos sur unu el ili, papo certe vekiĝos.

Ĉiuj vojoj kondukas al la rubejo!

Ĉu mi povas ŝofori?

Ne. Ne post kio okazis
la lastan fojon.

Mi estos pli zorgema, vere.

Heliks, ci detruis ses urbajn blokojn!

Ci faris same.

Ne, tio estis tute malsame! Mi ŝaltis turnan signalon!

Ĉiuj vojoj kondukas al la rubejo!

Ĉu ni finis?

Ne. Papo zorgos se li vekos kaj trovos ke lia aŭto malaperis.

Ej, Papo! Ni prenis
cian aŭton!

Jen bona ago!

Oni devas pensi pri sentoj
de aliaj, Heliks.

Ĉiuj vojoj kondukas al la rubejo!

Matenon, Florens. Ni akiris aŭton kaj mi alportis kafon por ci.

Matenon, Heliks. dankon.

Mi pensas ke varmega kafo vekigus min ankaŭ se mi devus trinki ĝin per mia lango.

Ĉiuj vojoj kondukas al la rubejo!

Oooo. Kio ĝi estas?

Ĉensegilo. Atentu,
ĝi estas akrega.

Tio estas tro amuze! Mi
devas provi ĝin je io.

Timu ĝojan ulon
kun ĉensegilo.

Ej Heliks.
Venu ĉi tie por unu minuto!

Ĉiuj vojoj kondukas al la rubejo!

Antaŭ veturo… Ĉu ĉiu faris kion ĝi volis?

Ooo. Vere. Dankon por memorigo.

Sem, ĉu mi devas scii kial roboto bezonas uzi necesejon?

Ĥm, ne… Mi pensas ke ne.

Ĉiuj vojoj kondukas al la rubejo!

Mocarto? Ŝopeno?

Tiu muziko ne estas vojaĝa!

Wolftones? Headbreak? The gories?

Fi. Ne!

Formetu ciajn diskojn, Florens. Ni havas REALAN muzikon.

99 BOTELOJ DE BIERO SUR MURO, 99 BOTELOJ DE BIER'!

99 BOTELOJ DE BIERO SUR MURO, 99 BOTELOJ DE BIER'!

Tio ĉi estos longa vojaĝo.

Ĉiuj vojoj kondukas al la rubejo!

Ej, Florens!

ALPORTU!

Nun mi vidas ke mi eble devis provi tion kiam aŭto ne moviĝis…

Ĉiuj vojoj kondukas al la rubejo!

Pardonu min, Florens. Kiel ci estas? Ĉu ci lezis ion?

Ĉio estas en ordo,
Sem. Ŝi ne doloriĝis.

Ĉiuj vojoj kondukas al la rubejo!

Mi muntis Heliks dum ci puriĝis.
Tio estis tre facila.

Tio ne estas hazardo. Ĉiuj partoj de Heliks estas ŝlosilaj. Preskaŭ ne eblas
munti lin malĝuste.

Florens! rigardu! Mi lernis iri per miaj manoj.

Ĉefa vorto estis “preskaŭ”…

Яндекс.Метрика
Get it on Google Play