Freefall 0091 - 0100
Lukoj, minoj kaj aliaj distro

Kiel iras la laboro?
Ĉio finita. La aferoj iris pli rapide dum ci estis tie malsupre.
Ci vidas antaŭ ci la plej talentan administranton en la mondo, Heliks!
Mi scias kiam oni devas elpaŝi kaj ne ĝeni la homojn fari siajn taskojn.
Ŭaŭ! Mi nur esperas ke iam mi iĝos same sagaca kiel ci!
Lukoj, minoj kaj aliaj distro

Iu venas.
[!1.3]AK! POLICO! KAŜIĜU NI!
Florens nur staras tie. Kial ŝi ne forkuras?
Ni instruu al ŝi ke oni devas kaŝi sin de polico.
Ci faru tion. Mi ankoraŭ doloras de la lasta fojo kiam mi provis instrui ŝin “porti”.
Lukoj, minoj kaj aliaj distro

Ili finparolis, la policano ŝajnas kontenta. Nun li foriras. Supozeble Florens donis al li egan mensogon.
Ŝi eble estas pli sperta pri tio ol eĉ ci, Sem.
Tio ne eblas, Heliks. Mi estas la plej granda mensogulo en la universo.
Kial ci diras ke ci estas mensogulo, kiel mi povas scii ke ci ne mensogas?
Ci devas simple kredi al mi.
Ilustraĵo de logika eksperimento, kiu supozeble ligas la AI
Ĉu Heliksoj estas pli lerta/muta ol T-800? Heliksoj havas aparatan neŭralan reton. Tiaj demandoj ne devas konfuzi lin.
Tre probable estas ankaŭ subtila trolo de televidaj evangeliistoj samtempe
Lukoj, minoj kaj aliaj distro

La policano? Li simple kontrolis nian permeson por dismunto de la ŝipo. Ĉio estis en ordo kaj li iris for.
Permeson? Ĉu ci diras ke preni ĉion tion estas laŭleĝe?
Certe. Aliokaze ni ja ne farus tion.
Damne… Tuta ĝojo malaperis…
Lukoj, minoj kaj aliaj distro

Estis multe da severa laboro, sed nun ni havas ĉion kion ni bezonas. Laŭ mi la vojaĝo estis plene sukcesa.
Severa laboro? Ci ja sidis en la ŝakto preskaŭ la tutan tempon. Ĉiun severan laboron faris mi kaj Florens!
Jen kial mi diras: laŭ mi la vojaĝo estis plene sukcesa.