Freefall 0081 - 0090
Lukoj, minoj kaj aliaj distro

Cia helmo ne estas cia vera vizago, ĉu ne?
Enmigrada oficejo insistas ke mi ne montru mian veran vizaĝon.
Ŝajnas ke aspekto de mia raso startigas iun nutrigan reflekson en homoj. Kiam ili nur rigardas al mi, ili tuj komencas elvomi ilian lastan manĝon por mi.
Mi komprenas kial tio estas problemo.
Mi volas diri, kiel oni afable rifuzu ion tian?
Lukoj, minoj kaj aliaj distro

Mia «vizaĝo» fakte estas aŭdioanimatrona aparato kontrolita per miaj ĉarmaj vizaĝ-tentakloj.
Krome, ĉar plejparto de personoj kun kiuj mi kontaktas estas homoj, eblo montri homajn emociojn estas utila.
Sed ĉu tiom simpligita vizaĝo ne kaŭzas homojn subtaksi cin?
Ej, ĝis nun neniu sukcesis subtaksi min!
Lukoj, minoj kaj aliaj distro

La ŝnuro estas sekura. Iru ni.
Ne, atendu.
Mi ne povas kredi ke mi falis en ŝakton sen kialo. Devas esti io por kio la fato gvidis min ĉi tien!
Aha! Ĉu ci vidas? Mi trovis 5 centojn!
Mia kredo je destino estas restarigita.
Nickel - Amerika la 5-cenda monero.
Lukoj, minoj kaj aliaj distro

[!1.3]AAAA! MI FALIGIS NIN ĈIUJN REEN EN LA ŜAKTON! TIE ĈI NI ĈIUJ MORTOS!
Heliks, ci ne mortos. Ci ja estas roboto.
Anstataŭe ci restos por jarcentoj en tiu ĉi ŝakto observante kiel niaj korpoj malrapide putriĝas kaj diserigas.
Ĉu vere? [!1.3]MOJOSE!
Ci havas originalan manieron trankviligi aliajn personojn, ĉu ci scias?